Mi kunordigis tablon pri Esperanto ĉe la
Better World Expo kaj deĵoris dum la plimulto de du tagoj tie. Jen bildo de mi starante malantaŭ la tablo.

Mi ne povas respondeci pri la enhavo de la tablo mem -- David Wolff fari ĉion ĉi: la verkis la plejmulton de la bruŝuroj kaj faldfolioj kaj la montriloj kaj la granda ŝildo, ktp. Ankaŭ mi devas mencii ke kaj Sally Lawton kaj Lucy Brewer helpis min ĉe la tablo.
Mi ne scias ĝuste kiom da homoj vidis la tablon aŭ faris demandojn, sed mi supozas ke proksimume 5000 homoj vidis ĝin kaj ĉirkaŭ 100 haltis ĉe la tablo por demandi kaj aŭskulti nin. Kvar lasis epoŝtadresojn por ricevi pli da informo. Se tri el ili komencas veni al niaj semajnaj kunveno, tio duobligos nian grupon. Kaj eĉ se neniom plu venas nun, ke kelkmil da homoj vidis ke Esperanto ja estas io, tio havas valoron. Mi ŝatas tion, kion Rob Read diris al mi, ke homo devas vidi ion kvinfoje antaŭ ol serioze pritrakti ĝin. Oni devas komenci ie.